Conrad Ekhof

Conrad Ekhof
Persona informo
Conrad Ekhof
Naskonomo Hans Conrad Dietrich Ekhof
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1720 (1720-08-12)
en Hamburgo
Morto 16-an de junio 1778 (1778-06-16) (57-jaraĝa)
en Gotha
Tombo Ĉeftombejo de Gotha Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Conrad Theodor EKHOF (naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1720 en Hamburgo, mortinta la 16-an de junio 1778 en Gotha) estis unu el la plej bonaj aktoroj de la 17-a jarcento. Pro siaj meritoj pri la teatro li kromnomiĝis "patro de la germana aktora arto".

18-jaraĝa li forlasis Hamburgon kaj ekdeĵoris kiel sekretario ĉe advokato. Poste li aliĝis en Lüneburg al trupo aktora fondita de Johann Friedrich Schönemann. Lia duka moŝto Kristiano Ludoviko la 2-a de Mecklenburg-Schwerin favore subtenadis la aktorojn kaj peris por ili eĉ kontrakton kun regulaj salajroj.

En 1735 Ekhof fondis ĉe la korteja teatro de Schwerin la Schönemann-societon (Schönemann-Gesellschaft), la unuan teatroakademion germanan. Pro kvereloj kun Schönemann li poste aliĝis al diversaj aliaj trupoj, por alveni finfine - pere de la dukino Anna Amalia - al la kortego de la duko Ernesto la 2-a de Saksio-Gotha-Altenburg. En Gotha li malfermis la teatrosezonon per la dramo Riĥardo la 3-a. Ĉar li sukcese arigis ĉirkaŭ si surloke restontan bonegan trupon da aktoroj, la urbo baldaŭ estiĝis centro teatra en la germanlingvaj landoj.

Ekhof aktoris brile kaj ege aŭtentike en la interpreto de figuroj ekzemple de Moliero, Diderot kaj Lessing. En la Kastelo Friedenstein videblas ĝis hodiaŭ la tutmonde plej malnova baroka teatro, kies meĥaniko sceneja originale konservita ankoraŭ funkcias. Ĉiu-jare okazas tie ĉi festivaloj en historia loko. Kolekto interesa klarigas pri la teatra vivo de tiu epoko kaj ties evoluo pli malfrue, dum longa tempo influita ankaŭ de Ekhof. Disĉiplo unu lia estis Karl Philipp Moritz.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search